Misio neplenumebla! Kiel viziti kvin plej konatajn montojn en kvin provincoj 5 tagojn?
Mirinda Publikigita: 2023-05-10 14:30:39

Dum la ferio de Internacia laborista Tago, 30jara knabo plenumis nekredeblan vojaĝon al kvin plej konataj ĉinaj montoj en kvin provincoj kvin tagojn! Kiel li plenumis tiun neplenumeblan mision? 

La 30jara knabo havis tiun “frenezan” planon aprile kaj antaŭ ol la vojaĝo, li esploris horarojn de trajnoj kaj aŭtobusoj de tiuj cellokoj kaj faris detalan planon. Dum la vojaĝo li matene grimpis sur la monto kaj nokte prenis trajnon aŭ buson kaj fine plenumis sian viziton al kvin montoj. Li diris, ke realiĝo de la vojaĝo dependas de la oportuna trafiko, kio baziĝas sur eminentaj infrastrukturaj instalaĵoj de Ĉinio. 

En okuloj de multaj homoj, Ĉinio vere estas frenezulo de infrastruktura konstruado kaj riparanto de la tero. 

Renkontinte altan monton, ni konstruis grandan ponton. La unua ponto sur Beipan-Rivero situas sur la granda valo Beipanjiang kaj longas je pli ol 1 300 metroj kaj ligas du sudokcidentajn provincojn Yunnan kaj Guizhou. La alteco de la ponto al la fondo de la valo estas 565 metroj. Ĝi estas la plej alta ponto de la mondo. La provinco Guizhou, kiu estas la unika ĉina provinco sen ebenaĵo, posedas pli ol 30 000 pontojn kaj estas la “muzeo de pontoj” kun la plej granda kvanto, plej kompleta tipo, plej komplika tekniko kaj plej malfacila konstruado. 

Renkontinte la maron, ni konstruis ponton transmaran. Zhoushan-a Transmara Ponto konsistas el kvin pontoj kaj ŝoseoj inter si. Ĝi estas la monde plej granda kunliga konstruaĵo inter la kontinento kaj la insulo kaj transiras kvar insulojn, trapasas 9 kulvertojn, du tunelojn kaj longas je proksime 50 km. Nun la transmara ponto sur la insularo Zhoushan daŭre etendiĝas. Sub la maro ankaŭ ekzistas spuroj de la “infrastruktura frenezulo”. La 1an de majo la submara tunelo de la Golfo Dalian kun longeco de 5,1 km. oficiale funkciis. Ĝi estas la unua transmara tunelo en norda Ĉinio. 

Renkontinte dezerton ni daŭrigis konstruadon de fervojo. La Heruo-Fervojo en “morta maro” longas je 825 km., kaj ligas la urbon Hotan de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj gubernion Ruoqiang de Interna Mongolio. La fervojo ligas sin kun la ekzistantaj fervojoj en la regiono kaj ĉirkaŭas la Taklimakanan Dezerton kaj estas la unua ĉirkaŭdezerta fervojo en la mondo.

Verdire post la dorso de la “infrastruktura frenezulo” estas sennombro da diligentaj laborantoj. Ili tage kaj nokte laboras ĉe la unuaj frontoj de konstruado kaj kreis kaj kreas miraklojn unu post alia. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree