Kial inviti kvin landojn en la Centra Azio?
CMG Publikigita: 2023-05-10 18:33:35

La 8an de majo la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj oficiale anoncis la unuan diplomatian aktivadon, kiun gastigos Ĉinio ĉi-jare. Do post januaro de 2022, kiam okazis la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, kvinlandaj ŝtatestroj el la Centra Azio denove alvenos Ĉinion kaj kolektiĝos en Xi’an, Ĉinio.

De la 18a ĝis la 19 de majo la Ĉina-Centrazia Pintkunveno okazos en Xi’an. Tio estas la unua fizika pintkunveno por Ĉinio kaj la kvin landoj, kiu malfermos novan ĉapitron de la rilatoj inter Ĉinio kaj la centraziaj landoj. Ĝi havas mejloŝtonan signifon por altkvalite konstrui la “Zonon kaj Vojon” kaj la ĉina-centrazian komunumon de komuna estonteco kaj stabile disvolvi la regionon.

 

La Ĉina-Centrazia Pintkunveno, kiu baldaŭ okazos, naskiĝis el la kunlabora mekanismo “Ĉinio plus la kvin landoj en la Centra Azio”. La stariĝo de tiu mekanismo, do mekanismo de ŝtatestra renkontiĝo, havas grandan signifon, kaj la kunlaboro inter Ĉinio kaj la Centra Azio nepre iros sur pli alta nivelo kaj pli vasta sfero.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree