Kelkaj landoj faris averton pri pafila perforto al vojaĝantoj al Usono
Mirinda Publikigita: 2023-05-11 13:08:43

La 9an de majo Newsweek raportis, ke lastatempe okazis en Usono serioza seriozaj pafilaj eventoj, kio vekis atenton de Britio, Aŭstralio kaj Kanado. Tiuj landoj jam faris averton al siaj vojaĝantoj al Usono pri pafila perforto kaj proponis, ke la vojaĝantoj prenu sekurecajn rimedojn en vojaĝo al Usono.

Kanado aparte emfazis en sugestoj al vojaĝantoj, ke estas alta la ratio de pafiloposedo de usonanoj, en kelkaj ŝtatoj de Usono estas laŭleĝaj publike porti pafilon. La kanada registaro proponis, ke vojaĝantoj prenos sekurecajn rimedojn en Usono.

Ankaŭ Aŭstralio faris saman averton al siaj vojaĝantoj al Usono kaj diris, ke se vivos en Usono, vojaĝantoj devas lerni kaj fari pafan trejnadon.

Brita registaro avertis al vojaĝantoj zorgi pri risko de terorismo kaj perforta evento turnita el protestaj aktivadoj en Usono.

Donitaĵoj montras, ke ekde la jarkomenco en Usono jam okazis 208 grandaj pafaj eventoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree