La 10an de majo ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al konga prezidento Félix-Antoine Tshisekedi Tshilombo pro torenta ŝtorma katastrofo en la lando.
Xi diris, ke lastatempe Kongo suferis la pluvegon, kiu kaŭzis grandan vundon kaj morton de homoj kaj propraĵan perdon. Li, nome de la ĉina registaro kaj la popolo, esprimas profundan funebron al viktimoj kaj kondolencon al iliaj familianoj kaj la popolanoj en la trafitaj regionoj. Li kredas, ke Kongo certe venkos malfacilojn kaj rekonstruos la hejmon.