Inflacia premo eble daŭros en Usono
Mirinda Publikigita: 2023-05-11 13:11:22

Laŭ raporto de AP, aprile la konsumanta preza indico de Usono refoje altiĝis, tio montras, ke la inflacio eble daŭros.

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de usona Departemento pri Laboro la 10an de majo, la konsumanta preza indico de Usono en aprilo altiĝis je 4,9% kompare kun tiu samperiode de la antaŭa jaro. La kerna indico de aprilo altiĝis je 0,4% ol tiu de marto. La kerna konsumanta prezindico estas konsiderata la pli bona kriterio por taksi longtempan inflacian tendencon, tamen la nuna kreska rapido estas pli alta ol la celo de usona Federacia Reservo.

La raporto diris, ke en la pasintaj du jaroj, alta inflacio ĉiam estis peza ŝarĝo de usonanoj kaj minacis la usonan ekonomion. Ekde marto de 2022, usona Federacia Reservo aldonis la deponinterezon en sinsekvaj 10 jaroj, kio altigis kreditan koston de popolanoj kaj entreprenoj kaj kaŭzis bankroton de tri grandan bankoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree