Okazis simpozio kun la temo “Politikoj, Praktikoj kaj Inspiroj de Ĉinio kaj Norvegio pri Maljuniĝo de Loĝantaro”
Mirinda Publikigita: 2023-05-11 15:51:11

La 10an de majo en Pekino norvega ambasadorejo en Ĉinio kaj Ĉina Centro por Internaciaj Scioj pri Disvolvo kune okazigis la simpozion sub la temo “Fronte al estonteco de daŭripova disvolvo: Politikoj, Praktikoj kaj Inspiroj de Ĉinio kaj Norvegio pri Maljuniĝo de Loĝantaro”. La simpozio estas la tria aktivado de “Simpozio pri Divido de scioj pri disvolvo de daŭripova socio de Ĉinio kaj Norvegio”. Provizora aferŝarĝito de norvega ambasadorejo, vicambasadoro Tom Knappskog ĉeestis la kunvenon kaj faris parolon. Koncernaj erudiciuloj, registaraj reprezentantoj kaj amaskomunikiloj partoprenis en la simpozio.

Tom Knappskog diris, ke kvankam Norvegio kaj Ĉinio havas malsamjn sociojn, tamen ambaŭ vizaĝas al similaj demandoj, ekzemple defioj de maljuniĝo de populacio por merkato de laborforto, ekonomia disvolviĝo kaj prizorgado de maljunuloj. Li opiniis, ke la du landoj devas kune klopodi por lerni spertojn unu de la alia kaj trakti nunajn demandojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree