Xi respondis leteron de mararmeanoj de submara ŝipo
Mirinda Publikigita: 2023-05-11 19:25:23

Lastatempe ĉina prezidanto, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono Xi Jinping respondis leteron de soldatoj kaj oficiroj de iu submarŝipa trupo de la mararmeo kaj donis afablan stimulon al ili.

Xi diris en la letero, ke leginte ilian leteron, li rememoris belan tempon pasintan kun ili antaŭ 10 jaroj. Li esperas, ke ili firme memoros grandan konfidon de la partio kaj la popolo, senĉese altigos kapablojn por plenumi misiojn, klopode trejnos sin talentaj submaraj armeanoj kaj faros pli grandajn kontribuojn por realigi celojn antaŭ la 100-a datreveno de fondo de la armeo.

La submarŝipa trupo de la mararmeo estas grava forto de la batalforta konstruado de novtipa submarŝipo en nia lando. Aprile de 2013 Xi vizitis la soldatojn kaj oficirojn de la trupo kaj afable manĝis kaj interparolis kun ili.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree