Kial la problemo de infanlaboristoj ankoraŭ ombras Usonon dum du cent jaroj kaj pli?
CMG Publikigita: 2023-05-12 14:36:21

En raporto de la ĵurnalo New York Times lastatempe, pri la problemo de infanlaboristoj, troviĝas tia foto: en malgranda ĉikaga tujrestoracio migrinta 15-jarulo klinas sin kaj rigardas poŝtelefonon kun paro da manoj malpuraj. Li deĵoras dumvespere. La problemo de infanlaboristoj en nia tempo estas ĝenerale kondamnata ie ajn tramonde, sed en Usono la problemo ankoraŭ estas okulfrapa kaj animskua.

Laŭ statistiko de la usona Departemento de Laboro, en 2022 estas kelkaj milionoj da usonaj adoleskantoj, kiuj dungite laboras ekz. en agrikulturo, servo pri manĝaĵo, detalado, plezurigejo, kaj konstruejo, kaj ili plejparte estas migrintaj infanoj. La informagentejo Reuters raportis, ke ekde 2018 la nombro de infanlaboristoj kontraŭleĝe dungitaj en Usono kreskis preskaŭ je 70%.

Ĉu Usono ne pretendas esti “homrajta lumturo”? Kial do la lumo neniam radias sur neplenaĝulojn, kiuj devigite laboras. Jen estas grava kaŭzo, ke en la leĝa sistemo de Usono ekzistas breĉo.

En Usono estas rilataj leĝoj kaj aktoj, kiuj malpermesas al infanoj ĝis la aĝo de 14 jaroj labori en la plejparto de la metioj krom terkulturo. Laŭ la donitaĵo de la neprofitcela organizaĵo “Centro por Sano de Usonaj Farmistoj”, en Usono 300 mil ĝis 800 mil neplenaĝuloj, el kiuj iuj aĝas malpli ol 10 jaroj, laboras en farmoj. Raporto de la usona registaro montras, ke ĉiujare 100 mil infanfarmistoj vundiĝas dumlabore.

Kial estiĝis tia afero en Usono? Temas pri la historio de tiu lando. Usono estas kapitalisma lando, kiu fondiĝis sur la bazo de migrintoj, kaj en la frua tempo migrintaj infanoj ĝenerale partoprenis en laboro, precipe en la sudo, kie populariĝis sklavposeda sistemo. Ekde tiam, dum du cent jaroj kaj pli, usonaj infanlaboristoj estas profunde ekspluatataj kaj subpremataj.

Infanoj estas espero, estonteco, kaj marĝena komunumo protektinda en ia ajn socio. Sed en Usono, kie kapitalo regas super ĉio, oni prenas ilin por malkaraj laborfortoj. Ĝis nun nur Usono el la 193 membroj de UN ne akceptis “Konvencion pri la Rajto de la Infano”. Se ŝtato ne povus protekti la rajton de infanoj, kiel do ĝi estus nomata “civilizita ŝtato”? Kie do estas “homaj rajtoj” en tiu ŝtato?

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree