Laŭ raporto de AP en la 10a de majo, por preventi, ke lernantoj portu pafilojn al la lernejo, iuj lernejoj en Miĉigano de Usono eĉ malpermesis lernantojn alporti sakojn al lernejo. Lastatempe iu loka elementa lernejo trovis, ke triagrada lernanto alportis pafilon al la lernejo, tio jam estas la kvara simila okazo en tiu regiono. Pro la sekureco, la lernejoj decidis malpermesi lernantojn alporti sakon. En 2021, iu 15jara lernanto de la ŝtato alportis pafilon al la lernejo kaj pafmortigis 4 lernantojn kaj vundis 7 aliajn.