Ĉinio daŭre estos motoro por ekonomia kresko de Azi-Pacifiko kaj la mondo
Mirinda Publikigita: 2023-05-12 13:43:49

La 11an de majo la Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj Financa 40 Forumo de Ĉinio kune okazigis kunvenon por diskonigi raporton de la IMF “Ekonomiaj Perspektivoj de Azi-Pacifiko”. La raporto antaŭkalkulis, ke la ekonomia kresko de Azi-Pacifiko ĉijare estos 4,6%, kontribuante preskaŭ 70% al la monda ekonomia kresko. La ĉina ekonomio espereble kreskos je 5,2% ĉijare kaj kontribuos pli ol 30% al la monda ekonomio. Ĉinio daŭre estos motoro de la ekonomia kresko de la regiono kaj la mondo.

Krishna Srinivasan, estro de departemento pri Azio kaj Pacifiko de la IMF diris, ke grandiĝo de la enlanda bezono de Ĉinio, precipe la bezono de konsumo estas ĉefa motoro por la ĉina ekonomia kresko. Rapida revigliĝo de ĉina ekonomio donos pli evidentan efikon al la azia regiono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree