Ĉu Ĉinio estas evoluanta lando aŭ ne, tio estas ekster decido de Usono
CMG Publikigita: 2023-05-12 18:36:59

La 12an de majo la proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Wang Wenbin, tenis gazetaran konferencon. Raportisto alparolis, ke la usona Ĉambro de Reprezentantoj antaŭ nelonge adoptis “Akton pri Ĉinio Kiu Ne Estas Evoluanta Lando”, postulante, ke la Ŝtata Departemento metu sian influon sur internaciajn organizaĵojn, por ke ili forprenu de Ĉinio la statuson de evoluanta lando. Kaj lastatempe, la usona Kongreso denove proponis projekton de rezolucio, protestante kontraŭ Ĉinio pri la statuso de evoluanta lando en la Monda Komerca Organizaĵo. Tiuj agoj de Usono ankoraŭfoje elmontras, ke usonaj internlandaj leĝoj metas sin super la internaciaj, kaj ke ĝia vera celo estas subpremi kaj reteni Ĉinion. 

Wang respondis dirante, ke Ĉinio, kiel ĝenerale sciate, estas la plej granda evolulando, Usono tamen volis donaci al Ĉinio ĉapon “evoluinta lando”. Pardonon, la ĉapo malbone sidas al Ĉinio. Ĉinio estas evoluanta lando, kio baziĝas sur sufiĉaj faktoj. Gardi la statuson de evoluanta lando estas laŭleĝa rajto de Ĉinio. Ĉu Ĉinio estas evoluanta lando aŭ ne, tio estas ekster decido de Usono. Ĉinio nepre defendas la rajton kaj intereson de evoluanta lando.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree