Financaj ministroj de Grupo 7 (G7) sabate avertis, ke necerteco pliiĝas, kaj ili promesis fari agojn por certigi financan stabilecon meze de maltrakviloj post fiaskoj de usonaj bankoj.
En komuna deklaro publikigita post renkontiĝo en la japana urbo Niigata, la financaj ministroj kaj ĉefoj de la centra banko de G7 diris, ke ili devas resti viglatentemaj kaj teni la makroekonomian politikon fleksebla kaj elasta meze de pliigita necerteco pri la tutmonda ekonomia perspektivo.
Laŭ la komuna deklaro, ĉefoj de centra banko de G7 ankaŭ promesis bridi la inflacion kaj kvietigi ĝin.
La renkontiĝo okazis antaŭ la pintkunveno de gvidantoj de G7 en Hiroŝimo de la 19a ĝis la 21a de majo.