Han Zheng vizitis Nederlandon
CMG Publikigita: 2023-05-13 17:22:18

Invitite de la nederlanda registaro, inter la 10a kaj la 12a de majo, la ĉina vicprezidanto Han Zheng faris viziton al Nederlando. En Hago li intervidiĝis kun la nederlanda reĝo Willem-Alexander, kaj kunsidis kun la nederlanda ĉefministro Mark Rutte.

Renkontiĝante kun la reĝo Willem-Alexander, Han Zheng transdonis al la reĝo kaj reĝino la amikan saluton kaj bondezirojn de la prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan. Han diris, ke sub la strategia kondukado de prezidanto Xi kaj reĝo Willem-Alexander la rilatoj inter Ĉinio kaj Nederlando ĉiam evoluas sane kaj stabile. La duflanka komerco kreskas kontraŭflue, kaj la dulanda kunlaboro en agrikulturo, akvoutiligo, transporto, daŭripova evoluigo kaj tiel plu firme progresas. Li esperis, ke per tiu ĉi vizito la du flankoj povos plue efektivigi la gravajn konsentojn atingitajn de prezidanto Xi kaj reĝo Willem-Alexander, kaj antaŭenpuŝi la ĉina-nederlandan plenampleksan partnerecon malferman kaj pragmatan al pli granda evoluo.

Interparolante kun Rutte, Han rimarkigis, ke en la lastaj jaroj, konforme al la spirito de reciprokaj respekto kaj konfido, la du landoj kune respondis al defioj, garantiis la stabilecon de la tutmonda provizoĉeno, kaj faris kontribuon por la monda ekonomio. Ĉinio volas kune kun Nederlando teni vastan komunikadon, solidigi konfidon unu al la alia, disvolvi la dulandajn rilatojn, kaj akceli la pacon, sekurecon kaj prosperon de la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree