Kiu subfosas internaciajn regulojn?
CMG Publikigita: 2023-05-13 17:23:39

Lastatempe pluraj japanaj amasinformiloj raportis, ke la pintkunveno de G7 baldaŭ okazonta en Japanio postulos ke Ĉinio “observu” internaciajn regulojn. Tio faris la internacian socion konfuzita: Kio estas internaciaj reguloj kiel ili diris? Per kio Usono kaj kelkaj okcidentaj landoj, kiel malobservantoj de internaciaj reguloj, faras akuzojn kontraŭ Ĉinio?

En la mondo estas nur unu kompleto da reguloj, t.e. fundamentaj reguloj de la internaciaj rilatoj surbaze de la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Sed surbuŝe de kelkaj okcidentaj landoj kun Usono kiel reprezentanto malofte aŭdiĝas “la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj”. En iliaj argumentoj la plej uzata frazeto estas “internacia ordo surbaze de reguloj”. Ĝi tamen estas nebula kaj malpreciza. Ĝi troviĝas ne en la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, nek en deklaroj adoptitaj de UN tra ŝtatgvidantoj, nek en rezolucioj de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj de la Sekureca Konsilio de UN. Ĉina reprezentanto iam faris konteston ĉe la Sekureca Konsilio: Sur kiaj normoj la tielnomata “internacia ordo surbaze de reguloj” baziĝas efektive? Kiu ellaboris regulojn? Kaj kia rilateco restas inter tiuj reguloj kaj internacia ordo?

Al tiuj kontestoj Usono kaj iuj okcidentaj landoj ĝisnune ne donis precizan respondon. Ĉu ili ne havas kuraĝon por respondi? Aŭ entute ne povas respondi? Estis analizisto, kiu sugestis, ke ili nebuligas la nocion pro tio, ke ili povos ĝin “ornami” laŭtrove. Tiu nocio aspektas majesta, sed fakte ĝi estas figfolio, per kiu G7 povas interveni en alilandajn internajn aferojn, malordigi la mondon, kaj fari rivaladon. Tiaj reguloj servas nur al malgranda parto de la mondo, kiel Usono kaj iuj okcidentaj landoj, kaj favoras al iu kliko de interesoj, sed ne al la komunaj interesoj de la internacia komunumo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree