Vespere de la 13-a de majo oficisto de Palestina Islama Ĝihado diris, ke Ĝihado atingis batalhaltan interkonsenton kun Israelo.
La oficisto, kiu petis anonimecon, diris, ke sub la mediacio de Egiptio, Ĝihado atingis batalhalton kun Israelo, kaj la interkonsento ekvalidiĝis je la 22:00 laŭ loka tempo de la 13-a.
Ĝenerala sekretario de la Plenuma Komitato de Palestina Liberiga Organizo faris deklaron en la sama tago, esprimante bonvenigi la batalhaltan interkonsenton, li ankaŭ dankis Egiption kaj la internacian komunumon pro ilia klopodo por batalhalto.
La israela Ĉefministro-Oficejo faris deklaron vespere de la 13-a, deklarante, ke Tzachi Hanegbi, prezidanto de Nacia Sekureca Konsilio de Israelo, esprimis sian dankemon al egipta prezidento Abdel Fattah al-Sisi nome de ĉefministro Benjamin Netanyahu, kaj esprimis sian dankemon por la pozitivaj klopodoj de Egiptio por antaŭenigi ĉi tiun batalhalton.