Serioziĝo de risko de rompo de kontrakto de ŝuldoj de Usono eble influos mondan ekonomion
Mirinda Publikigita: 2023-05-14 18:25:26

Laŭ la plej nova raporto publikigita de oficejo pri buĝeto de usona Ŝtata Departemento en la 12a de majo, se oni ne altigos la supran limigon de ŝuldoj, Usono eble vizaĝos al pli granda risko de ŝuldkontrakta malobservo en unuaj du semajnoj de junio. 

La deklaro de Financa Departemento de Usono diris, ke ĝis la 10a de majo, la rimedoj por registara speciala kalkulo restis nur 88 miliardoj da usonaj dolaroj, tio signifas, ke restis nur kvarono de la rimedoj aŭtoritataj valorajn je 333 miliardoj da usonaj dolaroj.

En la 12a, financa ministro Janet Yellen refoje avertis, ke se Usono malobservos siajn  ŝuldokontraktojn, tio estos ekonomia kaj financa katastrofo kaj la serioza rezulto damaĝos ne nur la usonan ekonomion, sed ankaŭ malfortigos ĝian kapablon de repago de eksteraj ŝuldoj. 

Estro de la Monda Banko David Malpass avertis samtage, ke leviĝo de la ŝulda risko de Usono malhelpas mondan ekonomion. Se Usono ne povos solvi la malobservon de kontraktoj de ŝuldoj, la rezulto estos tre serioza. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree