Lastatempe usona ŝtatsekretario Antony Blinken publikigis deklaron, “forte stimulante” la Mondan Organizon pri Sano inviti tajvanan regionon partopreni en la kongreso de la MOS kiel observanton. Multaj amaskomunikiloj opinias, ke stimulate de Usono, la baldaŭa pintkunveno de la Grupo 7 troigos “minacon el Ĉinio”, la tajvana demando estos aparte “atentata”.
En la lastaj jaroj malmultaj okcidentaj landoj gvidate de Usono fojfoje kreis bruojn en la tajvana demando. Aŭguste de 2022 kiam Pelosi vizitis Tajvanon, eksterlandaferaj ministroj de la Grupo 7 publikigis tiel nomatan komunan deklaron, postulante, ke Ĉinio ne per armita forto solflanke ŝanĝu nunan staton de Tajvana Markolo. Fakte la la plej granda minaco de paco de la Tajvana Markolo estas separatisma ago de “sendependeco de Tajvano” kaj tolera subteno de ekstera forto, ili indas je la titolo tiel nomata “ŝanĝi nunan staton” kaj “streĉigi la situacion de Tajvana Markolo”.
Tajvana demando estas kerno ĉe la kernaj interesoj de Ĉinio. La principo de “unu Ĉinio” estas ĝenerala komuna kono de la internacia komunumo kaj baza regulo de la internaciaj rilatoj kaj estas politika bazo de establo de diplomatiaj rilatoj de Ĉinio kun aliaj landoj. Se Usono intencas altiri siajn aliancanojn ludi “karton de Tajvano”, eĉ krei ian “komunan konon” en la internacia komunumo, tio certe vanos.
En la lastaj jaroj, sekve de leviĝo de emergiĝantaj merkatoj, la ekzisteco de la Grupo 7 en la mondo malfortiĝis kaj la G7 jam estas ilo por protekti hegemonion de Usono. La tiel nomata “komuna kono” absolute ne reprezentas la internacian komunon. Ene de la malgranda rondo, ankoraŭ ne certas la tiel nomata “komuna kono”.
Aprile kiam franca prezidento Emmanuel Macron vizitis Ĉinion, li reasertis respekton kaj observon de la principo de “unu Ĉinio” kaj esprimis, ke Eŭropo devas klarigi siajn bezonojn kaj fari decidojn laŭ siaj interesoj en la tajvana demando. Tio vekis malkontenton de Usono. Konsidere pri la konfida krizo kaŭzita de superrigardo de Usono al sekretaj dokumentoj de ĝiaj aliancanoj, multaj fendoj aperis en interno de la G7.
En la nuna mondo la principo de “unu Ĉinio” havas nur unikan version: en la mondo ekzistas unu Ĉinio kaj Tajvano estas konsistiga parto de Ĉinio. Usono frekvence ludis fajron en la tajvana demando kaj estis firme oponita de Ĉinio. Ĝi certe miskalkulis per intenco de “deteni Ĉinion per Tajvano” kun siaj aliancanoj.