Neniam trompi esperon de "koro de patrino"
Pluveta Publikigita: 2023-05-14 12:58:15

"La fadeno en la manoj de amanta patrino, la vestoj sur la korpo de vaganto.” En 1969, Xi Jinping, kiu estis malpli ol 16-jara, venis al Liangjiahe en norda Shaanxi-provinco nordokcidenta Ĉinio. Kiam la filo forveturis milojn da mejloj, lia patrino Qi Xin kudris ĉi tiun kudraron por Xi Jinping per siaj propraj manoj, kaj brodis sur ĝi tri ruĝajn vortojn "Koro de Patrino".

"De kiam mi naskiĝis, mi estis kun miaj gepatroj dum kvardek ok jaroj. Mia kompreno pri miaj gepatroj same kiel mia emocio por ili, pliprofundiĝis kun la tempo." En 2001, Xi Jinping tion skribis en iu familia letero. Laŭ lia opinio, familio estas la unua klasĉambro en la vivo, kaj gepatroj estas la unuaj instruistoj de infanoj. Infanoj komencas ricevi instruadon ekde la tempo kiam ili babilas, kaj estas ia homo, kian familian endukon ili havas.

En antaŭvespero de 2023, Xi Jinping donis novjaran mesaĝon por la deka fojo kiel prezidanto de Ĉinio. En la televida ekrano estis tia foto en la oficejo de Xi Jinping. En la foto, troviĝas li kaj lia edzino Peng Liyuan kun lia patrino, kaj la patrino kaj filo firme tenas la manojn kune.

En la Printempa Festo de la jaro 2001, Xi ne povis reveni hejmen pro laboro, kiam li estis la estro de la provinco Fujian. Qi telefone parolis kun Xi, dirante, ke perfekte plenumi la laboron estas la plej granda obeemo al la gepatroj kaj ankaŭ respondeco pri la familio kaj li mem.

Familio estas la plej malgranda lando, kaj lando estas dekmiloj da familioj. Kreskinte en bona familia stilo kaj veninte de la popolo, Xi Jinping ĉiam metis la popolanojn en la plej alta pozicio en sia koro, sindoneme laboris por la feliĉo de miloj da familioj kaj la daŭra plibonigo de la vivo de cent milionoj da homoj. Li vere neniam trompis la esperon de la popolanoj kaj la esperon de "la koro de patrino".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree