Publikiĝis parolado de Xi en studa sesio de Politika Buroo
Yu Publikigita: 2023-05-15 20:01:45

Parolado farita de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), en la kvara grupa studsesio de la Politika Buroo de la 20a Centra Komitato de la KPĈ estos publikigita marde.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la paroladon la 30an de marto. Ĝi estos publikigita en ĉi-jare la 10a numero de la gazeto Qiushi, organo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Xi akcentis en la parolado, ke ĉi tiu grupa studsesio donos ekzemplon por la tuta partio por plue antaŭenigi la studon kaj efektivigon de la Penso pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj en la Nova Epoko kiel parton de la teoria studprogramo por firmigi la komprenon de partianoj en teorioj.

Xi diris, “Studi kaj efektivigi la Penson pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj en la Nova Epoko estas la fundamenta postulo por ni malfermi novan situacion por antaŭenigi niajn aferojn kaj serĉi disvolviĝon dum la nova vojaĝo en la nova epoko.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree