Xi respondis leteron de centraziaj studentoj de Ĉina Universitato de Petrolo (Pekino)
Lucia Publikigita: 2023-05-15 20:02:42

Lastatempe, ĉina prezidanto Xi Jinping respondis leteron de centraziaj studentoj lernantaj en Ĉina Universitato de Petrolo (Pekino), instigante ilin fari pli grandajn kontribuojn al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj centraziaj landoj.

Xi montris, ke en 2013 li proponis la iniciaton kune konstrui la Silkvojan Ekonomian Zonon en centraziaj landoj. Dum la lastaj 10 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj la centraziaj landoj daŭre disvolviĝis al novaj altecoj, kaj kunlaboro en diversaj kampoj eniris la rapidan vojon, alportante profitojn al popoloj de la du flankoj.

Xi emfazis, ke ili estas la atestantoj, profitantoj, konstruantoj kaj disvastigantoj de la rilatoj inter Ĉinio kaj la centraziaj landoj, kaj ke li esperas, ke ili aktive partoprenos en la afero de amikeco inter Ĉinio kaj la centraziaj landoj, daŭrigos kaj disvolvos la spiriton de la Silka Vojo, rakontos rakontojn pri Ĉinio kaj la centraziaj landoj, kaj faros kontribuojn al konstruado de pli strikta ĉina-centrazia komunumo kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree