Gabona lernanto: “Vi povas ĝui sekurecon en Ĉinio”
Ĝoja Publikigita: 2023-05-15 07:34:19

Kurantjare gabona junulo Ossougou Oyama Devlin Zion restas en Ĉinio kvar jarojn. Klarigante la kialon veni al Ĉinio, li menciis sian revon, dirante, “En 2019 mi venis al Ĉinio kaj eklernis la ĉinan lingvon. Ĉar en mia lando diplomiĝinta en universitato mi laboris en banko kaj trovis, ke pli kaj pli da ĉinoj laboris kaj vivis en Gabono, kaj pro la laboro mi renkontis multajn ĉinajn entreprenojn kaj ĉinojn, tial Ĉinio pli kaj pli multe interesis min kaj mi volis scii, kia Ĉinio estas. Tiam mi pensis, se mi regus la ĉinan lingvon, mi certe povus pli bone fari interŝanĝojn kun ĉinoj. Tial mi faris decidon veni al Ĉinio kaj realigi tiun ĉi revon.”

Devlin diris, ke ankaŭ amikeco kaj gastameco de ĉinoj igis lin veni al Ĉinio. "Ĉinoj estas tre gastamaj kaj helpemaj. En Ĉinio mi sentas trankvila kaj varma kiel en mia propra hejmo. Ĉinio estas lando sekura kaj forta, ne timiga, en ĝi vi povas ĝui la sekurecon. Tion mi jam profunde sentis en mia lando. Ĉinaj entreprenoj multe helpis nin, ili konstruis ŝoseojn, hidroelektrajn centralojn kaj lernejojn, fondis trejn-centron en ekonomia speciala regiono NKOK, kulturis multajn profesiulojn kaj liveris postenojn. Ĉinoj estas niaj veraj bonaj amikoj, ili ankaŭ respektas nin."

Depost gabona aliĝo al Zono kaj Vojo en 2018, ĝia infrastruktura konstruado kontinue pliboniĝas. Devlin diris, ke la ŝoseo inter haveno Gentil kaj urbo Omboue, konstruita de ĉina entrepreno, finis la historion, ke la haveno Gentil ligis sin kun la ekstera mondo danke nur al aertransportado kaj transportado per akva vojo. "La ŝoseo, kiun Ĉinio helpis nin konstrui, estas la unua ŝoseo liganta nian la unuan grandan havenon Gentil kaj la urbon Omboue, ankaŭ la unua ŝoseo ĉe okcidenta marbordo de Gabono. Ĝi plibonigis nian transportadon, antaŭe transportado per akva vojo kostis tre longan tempon, nun la ŝoseo mallongigis la tempodaŭron kaj faciligis la transportadon."

Multajn jarojn Ĉinio praktike interpretis la fratecan amikecon inter Ĉinio kaj Gabono. Depost la jaro 1977 Ĉinio jam sendis 24 amasojn da kuracteamoj al Gabono, kaj post eksplodo de KOVIM-19 Ĉinio la unua sendis al Gabono kontraŭepidemiajn materialojn kaj vakcinojn kontraŭ la epidemio.

Nun Devlin lernas en Pekina Universitato de Kemia Teknologio por magistreco de la fako de komputilaj sciencoj kaj teknologioj. Li diris, ke ĉinaj cifereca novigo kaj verda disvolvo povas helpi Gabonon realigi transpasan disvolvon. "Mia lando estis kovrita de arbaro, kaj mi sentas, ke politikoj kaj konceptoj de ĉina modernigo estas tre lernindaj de nia lando por racie fari ekspluaton kaj disvolvon kaj realigi nian celon 'prosperigi Gabonon'. Pro tio mi volas diligente lerni kaj poste helpi mian landon por ke ĝi bone disvolviĝu kiel Ĉinio."

Kvankam Ĉinio kaj Gabono distancas fore geografie, tamen tio ne povas malhelpi sincerecon kaj amikecon inter la du landoj. Devlin diris, ke Gabono kaj Ĉinio estas bonaj amikoj en preskaŭ duonjarcento, ankaŭ Ĉinio estas bona ekzemplo de Gabono por disvolvo kaj konstruado. Li  diris, "En 2024 ni bonvenigos la 50-an datrevenon de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Gabono kaj Ĉinio kaj de la jaroj ni fidas kaj respektas unu la alian. Mi esperas, ke nia amikeco povos esti pli intima kaj kunlaboro pli firma."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree