Tina Modotti, fotistino kaj aktivulino
Alessandra Madella Publikigita: 2023-05-15 19:24:40

En somero 2023 la kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) okazos en Lignano Sabbiadoro, plaĉa marloko en norda Italio. Ĝi troviĝas en provinco Furlanujo (Friuli), kie ankaǔ la loka furlana lingvo estas parolata. Tina Modotti  naskiĝis en ĝia ĉefurbo, Udine, en 1896 kaj mortis en Meksiko en 1942. Dum sia mallonga vivo, ŝi iĝis elstara fotistino, nelacigebla komunista aktivulino kaj eble la plej internacia itala virino de la komenco de la dudeka jarcento. Ŝiaj fotoj, kiuj kovras nur sep jarojn de ŝia vivo, montris la belecon kaj la orgojlon de meksikaj proletaj viroj, virinoj kaj infanoj, dum ŝia internacia agado portis ŝin lukti mondskale ĝis la fino por politikaj prizonuloj kaj kontraǔ koloniismo kaj faŝismo, en la espero je pli bona mondo.

Tina naskiĝis en proleta familio tiel malriĉa, ke la gepatroj ne povis akompani la gefilojn vidi la tute proksiman maron. Ŝi unue vidis ĝin deksesjara, kiam ŝi sola enŝipiĝis por atingi la familion en Sankta Francisko. Tiam, fakte, senlabora Furlanujo havis la plej altan procenton da enmigrintoj al Usono el la tuta Italio. Pro la sama kialo, Tina ankaǔ loĝis dum ses jaroj en Aǔstrio, kiam ŝi estis infanino. Reveninte al Udine, ŝi  devis forlasi la lernejon por labori dekdujara en teksa fabriko. Ankaǔ en Sankta Francisko ŝi laboris kiel kudristino en grandaj magazenoj. Sed Usono donis pli da ŝancoj. Tina ekludis en la itala teatro, kiu memorigis pri la lingvo enmigrintojn, kiuj ofte parolis nur la anglan aǔ dialektojn inter si. Tina mem parolis nur la anglan kun siaj patro kaj gefratoj, ankaǔ ĉar ŝi ne plu povis reveni al Italio. Ŝia bela aspekto fine kaptis la atenton de Holivudo. En filmoj kiel LA NIGRA FELO (The Tiger’s Coat, 1920) de Roy Clements ŝi ludis la rolon de danĝere ĉarma meksikanino, kiu mensoge delogas naivan usonanon. Siaj nigraj haroj kaj grandaj malhelaj okuloj stereotipe limigis ŝin al tiaj roloj, kiujn ŝi mem poste mokis. 

Sed Meksikio iĝis tre grava en ŝia persona vivo ekde 1923, kiam ŝi iris tien kun la fama usona fotisto Edward Weston (1886-1958). La sune polvaj vojoj, la persona belo kaj la malriĉaj vivkondiĉoj de granda parto de la loĝantoj, el kiuj multaj elmigris al Usono, rememorigis al ŝi pri Udine. Ŝi komencis fotografi ilin per teknikoj lernitaj de Weston, kiel atento pri klaroskuro, harmonia komponado kaj klaraj detaloj, sed kun pli profonda sento. Tre teneraj estas, ekzemple, ŝiaj fotoj de mamnutrantaj indiĝenaj patrinoj. Ŝi tuj lernis la hispanan kaj gvidis Weston en la viglan artan mondon de Meksikio, kie la murpentra movado klopodis kunmeti avangardajn kaj socialismajn ideojn kun la heredaĵo de indiĝenaj  kulturoj kaj kamparanaj luktoj de la Meksika Revolucio de la dekaj jaroj. La plej fama reprezentanto estis Diego Rivera (1886-1957), al kiu Tina prezentis la estontan edzinon Frida Kahlo (1907-1954). Ŝi ankaǔ aperis en tri el liaj murpentraĵoj, inkluzive de EN LA ARSENALO (En el Arsenal, 1928) en la Ministerio de Edukado, kie ŝi kaj Cristina Kahlo (1908-1964), fratino de Frida, disdonas pafilojn kaj municion por la proleta lukto. Sed eble ŝia plej granda kontribuo al la murpentra movado estas, ke ŝiaj fotoj igis ĝin internacie konata. 

Eĉ post la reveno de Weston al Usono en 1926, ŝi elektis resti en sia amata Meksikio, honeste dokumentante la vivon de ĝiaj laboristoj kaj kamparanoj. Kiel membro de la  juna meksika komunista partio, ŝi komencis publikigi siajn fotojn en ĝia artema organo LA MAĈETO (El Machete). Inter ili multnombras grupoj de kamparanoj kun blankaj sombreroj en la stratoj aǔ laboristoj penantaj sub pezegaj ŝarĝoj, sed eble la plej intensaj estas grandaj manoj de laboristoj aǔ de politike engaĝinta pupteatristo. Ŝiaj verkoj ankaǔ videblis en eksterlandaj maldekstraj periodaĵoj. La usona revuo LA NOVAJ AMASOJ (The New Masses) publikigis foto-kunmetaĵojn kiel SOMBRERO, FALĈILO KAJ MARTELO (1928), dum la ikona VIRINO KUN FLAGO (1928) aperis sur la koverto de la germana LABORISTA ILUSTRITA REVUO (Arbeiter Illustrierte Zeitung). Tiu lasta, organo de Laborista Internacia Helpo, tiam atingis pli ol 500 000 legantojn, donis spacon al diversopiniaj maldekstraj intelektuloj kaj subtenis kontraǔkoloniisman agadon. 

En 1927 Tina aktive partoprenis en la movado por la subteno al la italaj anarkiistoj Bartolomeo Vanzetti (1888-1927) kaj Nicola Sacco (1891-1927), fiŝvendisto kaj ŝufaristo enmigritaj al Usono kaj maljuste kondamnitaj al morto sur la elektra seĝo. La protesto atingis ankaǔ Ĉinion, kie la fama samideana verkisto Bakin (1904-2005) tradukis la aǔtobiografion de Vanzetti,  kiun li konsideris etika kaj politika modelo. Dum tiuj agadoj en Meksikio Tina konatiĝis kun la juna ekzilita estro de la kubaj komunistaj studentoj, Julio Antonio Mella (1903-1929), aktiva en la Kontraǔimperiista Ligo, kiu kolektis fortojn kontraǔ koloniismo en Azio (speciale en  Ĉinio), Afriko kaj Latinameriko. Heroa portreto de la karisma Mella estas inter la plej famaj fotoj de Tina, same kiel lia tajpmaŝino kun vortoj de Lev Trockij (1879-1940). Sed Mella estis murdita fare de sikario de la kuba diktatoro,  dum li promenis nokte kun ŝi.   

Ŝokitaj pro la doloro kaj la publikaj fiakuzoj, Tina rifuĝis en la foran Tehuantepec, kie ŝi donis al ni siajn plej belajn fotojn: etnografiajn portretojn de zapotekaj virinoj kaj infanoj ĉe la merkato, kun tradiciaj vestoj kaj  grandaj dekoraciitaj ujoj surkape. Ŝi fotis ilin de sube per sia peza skatol-fotilo, tiel bone kaptante iliajn orgojle intensajn vizaĝojn. Estis tamen la kanto de la cigno. En 1930 Tina devis forlasi Meksikion, false akuzita je atenco kontraǔ la prezidanto. En Germanio kaj en Rusio ŝi ne retrovis la sunon kaj la amatajn formojn, kiuj tiel stimulis ŝian kreemon. Homoj komencis uzi pli malpezajn aparatojn por rapidaj reportaĵ-fotoj, kiujn ŝi konsideris tro agresemaj kaj malinaj. Krome, ŝi ne kapablis adaptiĝi al la simpliga estetiko de la socialisma realismo. Do, ŝi komplete forlasis fotadon, por ĵeti sin tutkore en la agadon kontraǔ faŝismo kaj por politikaj ekziliitoj kaj prizonuloj, partoprenante en la hispana civila milito kaj helpante ties orfojn trovi novajn familiojn. Malgraǔ la pakto inter Hitler kaj Stalin en 1942, kiun ŝi tute refuzis, ŝi restis komunisma kaj klopodis per ĉiu sia forto esti utila ĝis la fino, forpasante nur kvardekses-jara pro koratako. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree