Kiu praktikas ekonomian premdevigon?
Yu Publikigita: 2023-05-15 15:07:48

Lastatempe en la kunveno de financaj ministroj kaj centrbankaj estroj de Grupo 7 (G7), usona financa ministro Janet L. Yellen alvokis "kunordigitan agadon" kontraŭ la tiel nomata "ekonomia premdevigo" de Ĉinio. Jen estas artifiko de ŝtelisto, kiu krias “Kaptu ŝteliston!”. Kiu estas veterano de ekonomia premdevigo, kaj kiu estas la viktimo? Fakto estas la plej bona pruvo.

Se temas pri "premdevigo" en internaciaj rilatoj, la koncepto mem estis elpensita de Usono kaj ĉiam estis praktikata de ĝi. En 1971, profesoro Alexander George el Universitato Stanford en Usono unue proponis la koncepton de "trudema diplomatio" por resumi la politikojn de Usono al Laoso, Kubo kaj Vjetnamio. La kerno de la koncepto estas uzi militan minacon, politikan izoladon, ekonomiajn sankciojn, teknologiajn blokadojn, ktp. por devigi aliajn landojn fari ŝanĝojn laŭ la postuloj de Usono, kaj tiel maksimume konservi usonan hegemonion.

Evidente, ke "ekonomia premdevigo" kiel ero de la "trudema diplomatio" de Usono estas patentaĵo de Usono. Ĉinio ĉiam klopodis por akceli la konstruadon de malferma monda ekonomio kaj neniam okupiĝis pri kaj rezolute oponis kontraŭ la praktiko de "ekonomia premdevigo". Usono provas apliki ĉi tiun etikedon al Ĉinio, kio estas senbaza kontraŭakuzo. Ĝia celo estas evidenta. Analizistoj atentigis, ke Usono deziras akiri "ĵetonon" en kunlaboro kaj intertraktado kun Ĉinio en ekonomia, komerca kaj financa kampoj per la kulpigo por premdevigi Ĉinion fari koncedojn.

Oni rimarkis, ke la usonaj amaskomunikiloj senĉese raportis, asertante, ke Usono anoncos "senprecedencajn" investajn limigojn kontraŭ Ĉinio antaŭ aŭ post ĉi-jara pintkunveno de G7, kiuj kovras altteknikajn kampojn, inkluzive de duonkonduktaĵoj, artefarita intelekto kaj kvantuma komputado. Se la novaĵo estas vera, tio estos alia ekzemplo de la usona ekonomia premdevigo kontraŭ Ĉinio por reteni ĝian disvolviĝon.

Krome, ankaŭ unuflankaj sankcioj estas rimedo de ekonomia premdevigo misuzata de Usono. Usono fabrikis diversajn ekskuzojn por subpremi ĉinajn altteknologiajn entreprenojn kun internacia konkurenckapablo, kaj enigis pli ol 1000 ĉinajn entreprenojn en la liston de sankcioj. Tutmonde, Usono altrudis unuflankajn ekonomiajn sankciojn al preskaŭ 40 landoj, influante preskaŭ duonon de la monda loĝantaro. Ĝis la fiska jaro 2021, Usono validigis pli ol 9 400 sankciojn, rezultigante grandegan humanecan katastrofon. La Institucio Brookings en Usono taksis, ke dum la plej serioza periodo de la epidemio KOVIM-19 en Irano, la influo de usonaj sankcioj eble kaŭzis la morton de 13 000 homoj.

Baldaŭ komenciĝos la pintkunveno de G7. Kelkaj membroj de ĉi tiu "malgranda kliko" estis viktimoj de la ekonomia premdevigo de Usono. Se Usono insistas inkluzivi "traktadon de ekonomia premdevigo" en la tagordon de la pintkunveno, ni proponas, ke ili unue konsideru siajn amarajn spertojn, kondamnu la agojn de Usono kaj ne fariĝu komplicoj de Usono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree