Lunde la novaĵa oficejo de la Ŝtata Konsilio okazigis gazetaran konferencon por prezenti la Zhongguancun-Forumon de 2023.
Wu Zhaohui, vicministro de la Ministerio de Scienco kaj Teknologio, diris, ke kun la aprobo de la Ŝtata Konsilio, la Zhongguancun-Forumo 2023 estas planita okazi en Pekino de la 25a ĝis la 30a de majo. La jara temo de la forumo estas "Malferma Kunlaboro kaj Komuna Estonteco". Ĉi-foja forumo starigos 6 ĉefajn sekciojn kaj okazigos pli ol 150 agadojn.