Xi interparolis kun eritrea prezidento
Yu Publikigita: 2023-05-15 19:30:28

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun eritrea prezidento Isaias Afwerki en Pekino lunde.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Eritreo havas profundan tradician amikecon. La 24an de majo ĉi-jare, la du landoj festos la 30an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj. Dum la pasintaj 30 jaroj, Ĉinio kaj Eritreo ĉiam fidis kaj subtenis unu la alian. Ĉinio rigardas kaj disvolvas siajn rilatojn kun Eritreo de strategia kaj longtempa perspektivo, kaj estas fidinda amiko de Eritreo. Fronte al la nuna malstabila kaj necerta internacia situacio, bone disvolvi la ĉina-eritreajn rilatojn ne nur konformas al la komunaj kaj longtempaj interesoj de ambaŭ landoj, sed ankaŭ havas grandan gravecon por konservi regionan pacon kaj internacian egalecon kaj justecon. Ĉinio pretas profundigi striktajn rilatojn inter amikoj kaj kamaradoj de la du landoj kun Eritreo kaj antaŭenigi la ĉina-eritrean strategian partnerecon por kontinue atingi novan nivelon.

Xi diris, ke kiel ajn la situacio disvolviĝas, reciproka respekto, reciproka kompreno, reciproka subteno kaj reciproka helpo ĉiam estas la fundamento kaj ĉeffadeno de ĉina-afrika amikeco. Ĉina-afrika kunlaboro ludas gravan gvidan rolon en suda-suda kunlaboro kaj internacia kunlaboro pri Afriko.

Isaias kun profunda sento memoris siajn specialajn rilatojn kun Ĉinio dum pli ol duonjarcento, kaj diris, ke la eritrea popolo neniam forgesos la valoran spiritan kaj materialan subtenon donitan de la ĉina popolo por la sendependiĝo kaj liberiĝo de Eritreo. Ĉinio estas bonega lando. Depost la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, ĝi leviĝis de malriĉeco kaj fariĝis monda potenco, farante elstarajn kontribuojn al paco kaj disvolviĝo de la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree