Wang Yi renkontiĝis kun hungara ministro pri eksterlandaj aferoj
Yu Publikigita: 2023-05-16 16:22:44

Wang Yi, direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), renkontiĝis kun hungara ministro pri eksterlandaj aferoj kaj komerco Peter Szijjarto lunde en Pekino.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke li aprezas la amikan politikon de Hungario pri Ĉinio, dirante, ke ĝi konformas al la interesoj de Hungario kaj ĝia popolo, la komunaj interesoj de Ĉinio kaj Eŭropo kaj la tendenco de la epoko. Li diris, ke la disvolviĝo kaj kresko de Ĉinio estas akcelo de pacaj fortoj kaj plibonigo de tutmondaj stabilecaj faktoroj, kaj ke reciprokaj respekto, konfido, kompreno kaj subteno inter Ĉinio kaj Hungario puŝis duflankajn rilatojn al ĝia plej bona periodo en la historio.

Wang diris ankaŭ, ke Ĉinio subtenas eŭropan strategian aŭtonomecon, kaj volas labori kun Hungario kaj aliaj landoj de la Eŭropa Unio por subteni veran multflankismon, antaŭenigi demokratiigon en internaciaj rilatoj kaj fari la tutmondan regadan sistemon pli justa kaj egala.

Szijjarto laŭdis la klopodojn faritajn de Ĉinio por trovi politikan solvon al la ukraina krizo kaj diris, ke la kunlaboro inter Hungario kaj Ĉinio kaj inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio estas oportuno anstataŭ risko. Li aldonis, ke Hungario bonvenigas Ĉinion pliigi investon en la lando, kaj volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj puŝi duflankajn rilatojn al nova nivelo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree