Ĉina-Centrazia Pintkunveno desegnas novan skizon de kunlaboro
Lucia Publikigita: 2023-05-16 15:50:35

Ĉinio kaj la kvin centraziaj landoj estas bonaj najbaroj, bonaj partneroj, bonaj amikoj kaj bonaj fratoj, kiuj kunhavas komunan destinon. La Ĉina-Centrazia Pintkunveno okazos en Xi'an, Ĉinio, de la 18a ĝis la 19a de majo, ĝi desegnos novan skizon por la rilatoj inter Ĉinio kaj centraziaj landoj kaj helpos konstrui pli proksiman ĉinan-centrazian komunumon de komuna estonteco.

Komence de 2022 okazis la videa pintkonferenco pri la 30a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la kvin centraziaj landoj, kaj naskiĝis la kunlabora mekanismo inter Ĉinio kaj centraziaj landoj.

La Centra Azio estas la loko kie la iniciato "Zono kaj Vojo" estis prezentita, kaj ĝi ankaŭ estas unu el la ĉefaj areoj kie la komuna konstruado de la "Zono kaj Vojo" atingis fruan rikolton.

En 2022, la komerca sumo inter Ĉinio kaj la kvin centraziaj landoj atingis 70,2 miliardojn da usonaj dolaroj. Ĝis la fino de 2022, la stoko de la rekta investo de Ĉinio en la kvin centraziaj landoj estis preskaŭ 15 miliardoj da usonaj dolaroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree