Tria Ekspozicio de Ĉinio kaj COEL kaj Internacia Foiro de Konsumaj Varoj malfermiĝis en Ningbo
Yu Publikigita: 2023-05-16 20:55:28

La tria Ekspozicio de Ĉinio kaj Centr- kaj Orient-Eŭropaj Landoj (COEL) kaj Internacia Foiro de Konsumaj Varoj malfermiĝis marde en Ningbo, urbo en la ĉina orienta provinco Zhejiang.

Ĉi-jara ekspozicio havas tri ejojn: Centr- kaj Orient-Eŭropa Ekspozicio, Internacia Ekspozicio de Konsumaj Varoj kaj Konstanta Ekspozicio de Importitaj Komercaĵoj, kun totala ekspozicia areo de 220 000 kvadrataj metroj.

Pli ol 400 fremdlandaj ekspoziciantoj partoprenas en la ekspozicio, kun pli ol 5 000 specoj da ekspoziciaĵoj. La Ekspozicio daŭros ĝis sabato.

La Ministerio pri Komerco diris la 11an de majo, ke Ĉinio faros ampleksajn klopodojn por certigi servojn por la ekspozicio kaj antaŭenigi la altkvalitan disvolviĝon de ekonomiaj rilatoj kun COEL.

Proparolanto Shu Jueting diris en gazetara konferenco, ke la ministerio planis serion da ekonomiaj kaj komercaj agadoj, inkluzive de aĉetfoiro de produktoj el COEL, por helpi al la ekspozicio atingi pragmatajn rezultojn.

Laŭ Li Guanding, vicurbestro de Ningbo, oni taksis, ke aĉetmendiloj kun valoro de pli ol 10 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 1 450 milionoj da usonaj dolaroj) por varoj el COEL estos subskribitaj en la ekspozicio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree