Ĉinio kaj Eŭropo plifortigas dialogon por esplori manierojn de kunlaboro
Lucia Publikigita: 2023-05-16 16:25:12

La vizitoj de ĉina vicprezidanto Han Zheng al Nederlando kaj ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang al Norvegio lastsemajne reliefigas la gravecon plifortigi dialogon inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj esplori reciprokan kunlaboron. Ĉi tiuj vizitoj pruvas la sindevontigon de Ĉinio al diplomatiaj klopodoj en Eŭropo, precipe fronte al la nunaj defioj de la rilatoj inter Ĉinio kaj okcidentaj landoj.

La altnivelaj interŝanĝoj de Ĉinio kun Nederlando kaj Norvegio donas ŝancojn por profundigi iliajn komprenon kaj kunlaboron. Dum renkontiĝoj kun la nederlanda reĝo kaj ĉefministro, Han Zheng emfazis la signifon de profundigo de reciproka kunlaboro inter Ĉinio kaj Nederlando. En Norvegio, la diskutoj de Qin Gang kun reprezentantoj de la komerca komunumo substrekis la potencialon de kunlaboro en komerca liberaligo kaj faciligo, kaj verda kaj malaltkarbona disvolviĝo.

La vizitoj ne nur antaŭenigas ekonomian kunlaboron sed ankaŭ plifortigas politikan dialogon inter Ĉinio kaj Eŭropo. Ĉinio rekomendas multflankismon kaj liberan komercon kaj staras kune kun Eŭropo en opono kontraŭ protektismo. La dialogo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo estas decidaj fortoj por antaŭenigi tutmondajn stabilecon kaj prosperon.

La klopodoj por plifortigi dialogon inter Ĉinio kaj Eŭropo kontribuas al la strategia aŭtonomeco de Eŭropo kaj metas la bazon por esplori reciprokprofitan kunlaboron. Ambaŭ flankoj devas alproksimiĝi al la dialogo kun malfermiteco kaj inkluziveco, solvi diferencojn per dialogo, serĉi komunajn interesojn kaj konstrui stabilajn kaj ekvilibrajn kunlaborajn rilatojn.

La profundiĝo de la ĉina-eŭropa kunlaboro ne nur profitigos ambaŭ landojn kaj regionojn, sed ankaŭ pozitive kontribuos al tutmonda ekonomia kresko kaj daŭripova disvolviĝo. Ĉi tiu grava partnereco alportos pli da ŝancoj kaj komunan prosperon al la mondo.