Industria produkto de Ĉinio kreskis je 5,6% en aprilo
Yu Publikigita: 2023-05-16 16:14:36

Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montris marde, ke en aprilo, la valoraldona industria produkto de Ĉinio, grava ekonomia indico, kreskis je 5,6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La buroo diris, ke la kresko estis pli rapida je 1,7 procentpunktoj ol tiu de marto. Ĝi aldonis, ke en aprilo, la industria produktado estis ĝenerale stabila, kaj la sektoro de ekipaĵa fabrikado rapide kreskis.

Laŭ posedanteco, la produkto de ŝtataj entreprenoj kreskis je 6,6%, dum tiu de la privata sektoro kreskis je 1,6%.

Laŭ produktaj tipoj, la produkto de novenergiaj veturiloj kaj sunenergiaj ĉeloj pliiĝis je 85,4% kaj 69,1% respektive kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

En la unuaj kvar monatoj de la jaro, la valoraldona industria produkto de Ĉinio kreskis je 3,6%. La kresko estas pli rapida je 0,6% ol tiu de la unua trimestro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree