Sukcese Okazis Altnivela Dialogo kaj Interŝanĝo de Ĉina-Centrazia Amaskomunikilaro
Ema Publikigita: 2023-05-17 17:07:54

Marde, antaŭ la Ĉina-Centrazia Pintkunveno, en Pekino sukcese okazis la Altnivela Dialogo kaj Interŝanĝo de Ĉina-Centrazia Amaskomunikilaro. Ĝi estis iniciatita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj ĉeestita de ĉefaj amaskomunikiloj el kvin centraziaj landoj. Estroj de ĉefaj amaskomunikiloj en centraziaj landoj, diplomatiaj senditoj, fakuloj kaj kleruloj el centraziaj landoj en Ĉinio faris profundajn interŝanĝojn pri la temo "Ĉina modernigo kaj Centr-Azio: nova disvolviĝo kaj novaj ŝancoj", kaj kune diskutis pri la nova misio kaj nova respondeco de amaskomunikiloj en la moderniga procezo de la homa socio. La partoprenantoj konsentis, ke la ĉina vojo al modernigo liveras novan elekton al la homaro por realigi modernigon, kaj donas ekzemplon al evoluantaj landoj, inkluzive de centraziaj landoj, por sendepende marŝi al modernigo.

Laŭ Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), diris, ke sub la gvidado de la grava konsento atingita de la ŝtatestroj de Ĉinio kaj centraziaj landoj, ĈKG prenos ĉi tiun dialogan kaj interŝanĝan agadon kiel ŝancon por lerni unu de alia kaj labori man-en-mane kun amaskomunikiloj el centraziaj landoj, kaj dediĉos novajn kaj pli grandajn fortojn per efektivaj agoj por antaŭenigi la komunajn valorojn de la tuta homaro kaj konstrui pli strriktan ĉina-centrazian komunumon kun komuna estonteco.

Berik Uali, prezidanto de Khabar novaĵagentejo de Kazaĥio, diris, ke Kazaĥio estas aktiva partoprenanto kaj subtenanto de la komuna konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo. Kazaĥio kaj Ĉinio plifortigas longdaŭran kaj stabilan kunlaboron surbaze de bona najbareco kaj reciproka respekto. Ankaŭ maskomunikila kunlaboro estas unu el la gravaj direktoj. La rolo de amaskomunikiloj en gvidado de publika opinio kaj plifortigo de interpopolaj interŝanĝoj estas grava. La okazigo de la Ĉina-Centrazia Pintkunveno donas bonegan ŝancon por amaskomunikila kunlaboro de diversaj landoj.

Bolotbek Tillebaev, ĝenerala direktoro de la Nacia Radiodisaŭdiga kaj Televida Korporacio de Kirgizio, diris, ke la strikta multflanka kunlaboro en la amaskomunikila kampo de la partoprenantoj havos pozitivan influon sur la pluan starigon de reciprokprofita partnereco inter Centra-Azio kaj Ĉinio.

Sadriddin Shamsuddinzoda, direktoro de la Ŝtata Entrepreno "Jahonnamo" de Taĝikio, emfazis, ke la kunlaboro inter centraziaj kaj ĉinaj amaskomunikiloj helpos al la modernigo de tiuj landoj, kaj vigle antaŭenigos kunlaboron en la kampoj de informa teknologio, elektronika komerco, verda cifereca ekonomio kaj altteknologio.

Alisher Khajayev, prezidanto de la Nacia Televida kaj Radiodisaŭdiga Kompanio de Uzbekio, diris, ke en la estonteco, la amaskomunikiloj de diversaj landoj devas konservi malferman sintenon, plue plivastigi dialogon kaj interŝanĝojn, profundigi partnerecojn, kaj kontribui al la modernigo de ĉiuj landoj, la bonfarto de popoloj en ĉiuj landoj kaj la regiona prospero.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree