Ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravajn instrukciojn pri renversiĝo de ĉina oceana fiŝŝipo
Ema Publikigita: 2023-05-17 11:26:01

Ĉirkaŭ la 3a horo marde matene, la ĉina oceana fiŝŝipo "Lupengyuanyu 028" renversiĝis en la centra Hinda Oceano. 39 homoj en la ŝipo malaperis, inkluzive de ŝipanoj 17 ĉinaj, 17 indoneziaj kaj 5 filipinaj. Ĝis nun neniu persono malaperinta estas trovita, kaj serĉado kaj savado daŭras.

Post la akcidento, ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, donis instrukciojn, dirante, ke la Ministerio pri Agrikulturo kaj Kamparaj Aferoj, la Ministerio pri Transportado kaj Shandong-provinco devas tuj komenci la krizrespondan mekanismon, kontroli la situacion, sendi pliajn savfortojn kaj kunordigi internacian maran serĉadon kaj savadon, por plene efektivigi klopodojn de serĉado kaj sava laboro.

Xi diris, ke la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kaj ĉinaj koncernaj ambasadoj eksterlande devas plifortigi kontakton kun koncernaj lokoj kaj kunordigi serĉadon kaj savadon. Xi emfazis la neceson plue plifortigi esploron kaj averton pri kaŝitaj danĝeroj kaj riskoj en oceanaj laboroj por certigi la sekurecon de la vivoj kaj posedaĵoj de homoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree