Prezidanto Xi Jinping alvokis Shaanxi-provincon en nordokcidenta Ĉinio plene elvolvi siajn proprajn avantaĝojn kaj ludi ekzemplan rolon en antaŭenigo de ĉina modernigo en la okcidenta regiono de la lando.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn merkrede dum aŭskultado de raporto pri la laboro de la Shaanxi-provinca komitato de la KPĈ kaj la provinca registaro antaŭ la baldaŭa Ĉina-Centrazia Pintkunveno, kiun prezidos Xi en Xi'an, la ĉefurbo de Shaanxi-provinco.
Survoje al Shaanxi, Xi inspektis la urbon Yuncheng en la ĉina norda Shanxi-provinco.