Xi interparolis kun kazaĥa prezidento
Yu Publikigita: 2023-05-17 20:26:59

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede interparolis en la urbo Xi’an kun kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev, kiu komencis sian ŝtatan viziton al Ĉinio tiutage.

Xi varme bonvenigis Tokayev atingi Ĉinion por la Ĉina-Centrazia Pintkunveno kaj ŝtata vizito. Xi esprimis sian plezuron gastigi Tokayev kaj deziris ĝojan naskiĝtagon al li. La kazaĥa prezidento atingis la aĝon de 70 jaroj merkrede.

Xi diris, ke la ŝtata vizito de Tokayev al Ĉinio en ĉi tiu speciala okazo montras la fortecon de la duflankaj rilatoj kaj denove atestas lian unikan ligon kun Ĉinio.

Xi akcentis, ke ĉina-kazaĥaj rilatoj eniris la venontajn tri orajn jardekojn, kaj ke la du flankoj devas forte antaŭenigi la tradician amikecon, firme subteni unu la alian, profundigi reciprokprofitan kunlaboron, serĉi disvolviĝon kaj rejunigon kaj konstrui ĉina-kazaĥan komunumon kun komuna estonteco de longdaŭra amikeco, forta reciproka konfido kaj solidareco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree