Kio estas motoro por man-en-mana antaŭeniro de Ĉinio kaj Centr-Azio?
Yu Publikigita: 2023-05-17 14:50:03

La Silka Vojo atestis amikajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Centr-Azio dum miloj da jaroj. Kun okazigo de grava kunveno, la antikva komerca itinero radias sian novan viglecon.

De la 18a ĝis la 19a de majo en la ĉina antikva urbo Xi’an okazos la unua Ĉina-Centrazia Pintkunveno. Tio estos la unua  eksterreta  pintkunveno inter Ĉinio kaj la kvin centr-aziaj landoj depost la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 31 jaroj. Kontraŭ la fono de grandaj ŝanĝiĝoj nevideblaj dum jarcento en la mondo, la renkontiĝo de la ses ŝtatestroj en la urbo, kie la komenciĝis la antikva Silka Vojo, havas eksterordinaran signifon.

"Bonaj najbaroj, bonaj amikoj, bonaj partneroj kaj bonaj fratoj" – ĉi tio estas vera portretado de la rilatoj de Ĉinio kun la kvin centr-aziaj landoj. Depost la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj centr-aziaj landoj en 1992, la duflankaj rilatoj eltenis la provon de ŝanĝiĝoj de la internacia situacio kaj atingis la saltegan disvolviĝon de bona najbareco al strategia kaj ampleksa strategia partnereco, kaj kunlaboro en diversaj kampoj eniris rapidan koridoron. Kio estas ĝia motoro?

Tio devas esti atribuita unue al la gvidado de ŝtatestroj. Ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis Centr-Azion sep fojojn kaj lasis siajn spurojn en Buĥaro, Samarkando kaj aliaj gravaj lokoj laŭ la Silka Vojo. Ankaŭ la ŝtatestroj de la kvin centr-aziaj landoj vizitis multajn lokojn en Ĉinio, inkluzive de Pekino, Ŝanhajo kaj Qingdao. En 2014, prezidanto Xi vizitis la hejmon de taĝika prezidento Emomali Rahmon. La sceno de ilia manpremo ĉe la disiĝo fariĝis preferata paroltemo. Rahmon diris, "Bonaj fratoj devas antaŭeniri man-en-mane."

Nuntempe, Ĉinio kaj Centr-Azio ambaŭ estas en grava etapo de disvolviĝo. Ĉinio penas akceli sian modernigon, dum centr-aziaj landoj plenforte antaŭenigas la strategion de akcela disvolviĝo kaj atendas plifortigon de kunlaboro kun Ĉinio. Samtempe, landoj alfrontas la influon de senprecedencaj ŝanĝiĝoj, kaj la deziro kune venki defiojn estas pli forta. Sub tia situacio, la okazigo de la unua Ĉina-Centrazia Pintkunveno estas ĝusttempa por antaŭenigi kontinuan profundigon de strategia reciproka konfido kaj vastigon de kunlaboro inter la du flankoj en diversaj kampoj.

Centr-aziaj landoj estas ĉirkaŭataj de la tero, kaj disvolviĝo estas ilia ĉefa prioritato. Ĉinio kaj iliaj ekonomioj estas tre komplementaj. La iniciato pri komuna konstruado de la silkvoja ekonomia zono, kiun proponis prezidanto Xi en vizito al Kazaĥio en 2013, kreis grandegajn disvolvajn oportunojn por la disvolviĝo de ambaŭ flankoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree