Ĉina ĉefministro: Ĉinio pretas profundigi kunlaboron kun Nederlando
Ema Publikigita: 2023-05-17 16:34:25

Ĉina ĉefministro Li Qiang marde interparolis kun sia nederlanda paralelulo Mark Rutte per telefono.

Li diris, ke la malferma kaj pragmata partnereco por ampleksa kunlaboro inter Ĉinio kaj Nederlando, kune difinita de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj nederlanda reĝo Willem Alexander, konformas al la interesoj de la du landoj kaj al la bezonoj de la popoloj.

Li rimarkigis, ke Ĉinio rigardas Nederlandon kiel prioritatan partneron de kunlaboro ene de la Eŭropa Unio, kaj pretas antaŭenigi kunlaboron kun Nederlando en diversaj kampoj por atingi novajn rezultojn.

Li indikis, ke Ĉinio plu malfermos sian merkaton, plifortigos protektadon de intelekta proprieto kaj bonvenigos pli da nederlandaj produktoj kaj entreprenoj eniri la ĉinan merkaton. Li esperas, ke Nederlando liveros malferman, justan kaj sendiskriminacian komercan medion por ĉinaj entreprenoj.

Li diris, ke Ĉinio pretas profundigi kunlaboron kun Nederlando en kampoj inkluzive de agrikulturo, akvokonservo kaj nova energio, antaŭenigi interpopolajn interŝanĝojn kaj plifortigi kunlaboron en plurflankaj kampoj kiel traktado de klimata ŝanĝiĝo.

Li emprimis, ke Ĉinio kaj Eŭropo devus praktiki veran multflankismon kaj kune kontraŭbatali tendaran antagonismon kaj la "novan Malvarman Militon". Li esperas, ke Nederlando instigu Eŭropon persisti en strategia aŭtonomeco, kaj plue kontribui al la disvolvado de rilatoj inter Ĉinio kaj la EU.

Rutte diris, ke Ĉinio estas grava kunlabora partnero de Nederlando.

Li diris, ke Nederlando volas konservi striktajn altnivelajn interŝanĝojn kun Ĉinio, profundigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio kaj komerco, akvokonservo kaj klimata ŝanĝiĝo, kaj antaŭenpuŝi la malferman kaj pragmatan partnerecon por ampleksa kunlaboro inter la du landoj.

Li aldonis, Nederlando pretas esti plu ligilo kaj ponto por kunlaboro kaj interŝanĝoj inter la EU kaj Ĉinio.

La du flankoj interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri internaciaj kaj regionaj aferoj de komuna zorgo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree