Ĉinio enorbitigis novan navigadan sateliton BeiDou
Yu Publikigita: 2023-05-17 16:32:39

Ĉinio merkrede sendis novan navigadan sateliton BeiDou al la kosmo de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan.

La satelito estis ĵetita matene je 10:49 (pekina tempo) per portoraketo Changzheng-3B. Ĝi estos konektita al la navigad-satelita sistemo BeiDou post kiam ĝi eniros orbiton kaj finos enorbitajn provojn.

La satelito, projektita por eniri la geosenmovan terorbiton, estas la 56a el la familio BeiDou kaj ankaŭ la unua rezerva satelito por la navigad-satelita sistemo Beidou-3 de la lando.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree