Xi interparolis kun kirgiza prezidento
Ema Publikigita: 2023-05-18 13:34:13

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde interparolis en la urbo Xi'an kun kirgiza prezidento Sadyr Japarov, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la Ĉina-Centrazian Pintkunvenon kaj fari ŝtatan viziton. La du ŝtatestroj anoncis altigon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Kirgizio al ampleksa strategia partnereco en la nova epoko.

Xi varme bonvenigis Japarov veni al Ĉinio por la Ĉina-Centrazia Pintkunveno kaj ŝtata vizito.

Xi diris, ke li kaj Japarov renkontiĝis dufoje pasintjare kaj atingis gravan konsenton pri duflankaj rilatoj kaj duflanka kunlaboro en diversaj kampoj. Tiuj ĉi konsentoj efektive plenumiĝas, injektante fortan impulson al la disvolviĝo de la duflankaj rilatoj.

Xi diris, ke Japarov multe laboris por disvolvi la ekonomion, plibonigi la vivtenon de la popolanoj kaj antaŭenigi la repaciĝon de diversaj politikaj fortoj ekde sia enoficiĝo, kaj li gajnis la subtenon de la kirgizoj.

Xi esprimis konfidon, ke sub la gvidado de Japarov, Kirgizio konstante faros novajn atingojn en diversaj entreprenoj.

Xi diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Kirgizio trapasis 31 jarojn da disvolvado, Ĉinio volas kunlabori kun Kirgizio por konstrui ĉina-kirgizan komunumon kun komuna estonteco, kun bona najbareco, amikeco kaj komuna prospero, kaj fari ĉiuflankan kunlaboron por helpi la disvolvadon kaj prosperon de la du landoj.

Japarov diris, ke ili tiutage altigis la kirgiza-ĉinajn rilatojn al ampleksa strategia partnereco en la nova epoko, kaj atingis interkonsenton pri konstruado de kirgiza-ĉina komunumo kun komuna estonteco, kio certe antaŭenpuŝos la ĉiuflankan reciprokprofitan kunlaboron inter la du landoj al nova nivelo.

Japarov diris, ke li atendas la venontan Ĉina-Centrazian Pintkunvenon, kaj volas labori kun Ĉinio por konstrui ĝin en novan platformon por strikta duflanka kaj regiona kunlaboro de centraziaj landoj kaj Ĉinio.

Post la renkontiĝo, la du ŝtatestroj subskribis la "Komunan Deklaracion de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Kirgiza Respubliko pri Starigo de Ampleksa Strategia Partnereco en la Nova Epoko", kaj kune ĉeestis la subskribon de kelkaj dokumentoj pri duflanka kunlaboro en la kampoj de ekonomio, komerco, industrio kaj investo, dogano, agrikulturo, kaj interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree