La Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio diris ĵaŭde, ke speciala reprezentanto de la ĉina registaro pri eŭraziaj aferoj Li Hui vizitis Ukrainion de la 16a ĝis la 17a de majo.
Dum la vizito, Li renkontiĝis kun ukraina prezidento Volodymyr Zelenskyy kaj ankaŭ interparolis kun altrangaj ukrainaj oficialuloj el pluraj departementoj.
Laŭ la ministerio, la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la politika solvo de la ukraina krizo kaj pri ĉina-ukrainaj rilatoj.