Xi interparolis kun taĝika prezidento
Ema Publikigita: 2023-05-18 15:16:30

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde interparolis en la urbo Xi'an, Shaanxi-provinco de nordokcidenta Ĉinio, kun taĝika prezidento Emomali Rahmon, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la Ĉina-Centrazian Pintkunvenon kaj fari ŝtatan viziton.

Xi esprimis sian plezuron renkontiĝi kun sia malnova amiko en Xi'an kaj varme bonvenigis Rahmon veni al Ĉinio por la Ĉina-Centrazia Pintkunveno kaj ŝtata vizito.

Xi montris, ke de kiam Ĉinio kaj Taĝikio establis diplomatiajn rilatojn, la duflankaj rilatoj kreskis de bona najbareco kaj amikeco al strategia partnereco kaj poste al ampleksa strategia partnereco.

Xi rememoris sian ŝtatviziton al Taĝikio en 2019, dum kiu ili kune anoncis la konstruadon de ĉina-taĝika komunumo de komuna disvolvado kaj sekureco, kiu faris kuraĝigajn progresojn dum la pasintaj kvar jaroj.

Xi emfazis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Taĝikio havas profundan historian originon, solidan politikan fundamenton, riĉan kunlaboran enhavon kaj ampleksan publikan subtenon.

Xi diris, ke sub la nova situacio, por certigi brilan estontecon por la du popoloj, Ĉinio volas kunlabori kun Taĝikio por ĉiuflanke plifortigi la nivelon de kunlaboro kaj konstrui ĉina-taĝikan komunumon kun komuna estonteco de eterna amikeco, solidareco kaj reciproka profito.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree