Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan aranĝis bonvenigan ceremonion ĵaŭde vespere por centr-aziaj gvidantoj kaj iliaj edzinoj en Xi'an, ĉefurbo de la ĉina nordokcidenta provinco Shaanxi.
La ceremonio estas okazigita en Tang-Paradizo, arkitektura komplekso bazita sur la loko de la origina relikvo de imperia ĝardeno, kiu datiĝas de la dinastio Tang.
La ŝtatestroj de Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio estas en Xi'an por ĉeesti la Ĉina-Centrazian Pintkunvenon.