Xi interparolis kun uzbeka prezidento
Ema Publikigita: 2023-05-18 19:24:53

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde posttagmeze en la urbo Xi'an, Shaanxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio, interparolis kun uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la Ĉina-Centrazian Pintkunvenon kaj fari ŝtatan viziton.

Xi varme bonvenigis Mirziyoyev veni al Ĉinio por la Ĉina-Centrazia Pintkunveno kaj ŝtata vizito.

Xi rememoris sian ŝtatviziton al Uzbekio en la pasinta jaro, dum kiu li estis varme kaj amike akceptita de Mirziyoyev. 

Xi gratulis Mirziyoyev pro la aprobo de la nova konstitucio antaŭ nelonge, kaj diris, ke li kredas, ke sub la gvidado de Mirziyoyev, la vojo de reformado kaj malfermo de Uzbekio fariĝos pli kaj pli larĝa, kaj la konstruado de "Nova Uzbekio" konstante akiros pli grandajn atingojn.

Xi diris, ke en septembro de la pasinta jaro, ili kune anoncis la praktikon de ĉina-uzbeka komunumo de komuna estonteco sur la duflanka nivelo, difinis novan pozicion por la rilatoj inter la du landoj. Xi aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Uzbekio por profundigi ĉiuflankan kunlaboron kaj konstrui ĉina-uzbekan komunumon kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree