Xi renkontiĝis kun turkmena prezidento
Yu Publikigita: 2023-05-18 18:59:56

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde renkontiĝis kun turkmena prezidento Serdar Berdimuhamedov en Xi'an, ĉefurbo de la ĉina nordokcidenta provinco Shaanxi.

Xi diris, ke li bonvenigas prezidenton Berdymukhamedov ĉeesti la Ĉina-Centrazian Pintkunvenon en Ĉinio, kaj ke en januaro de ĉi tiu jaro, li faris sukcesan ŝtatan viziton al Ĉinio, kaj ili kune deklaris la altigon de ĉina-turkmenaj rilatoj al ampleksa strategia partnereco, kio estis praktika ago por konstruado de komunumo kun komuna estonteco sur la duflanka nivelo kaj malfermis novan ĉapitron en la disvolvado de ĉina-turkmenaj rilatoj.

Xi diris, ke por Ĉinio, la kuranta jaro markas la komencon de la ampleksa efektivigo de la spirito de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). La KPĈ unuigos kaj kondukos la popolon de la lando por antaŭenigi la grandan rejunigon de la ĉina nacio per la ĉina vojo al modernigo. Li diris, ke antaŭ nelonge, Turkmenio sukcese okazigis novan parlamentan elekton kaj glate finis gravajn enlandan politikan tagordon, marŝante al la celo de "rejunigo de forta lando en la nova epoko" sub lia gvidado.

Xi diris ankaŭ, ke en la pasintaj 31 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Turkmenio, la du landoj ĉiam sin tenis je la principo de reciproka respekto, reciproka profito kaj kungajna kunlaboro. La disvolviĝo de ĉina-turkmenaj rilatoj havas grandegan potencialon kaj vastajn perspektivojn. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Turkmenio por kontinue antaŭenigi duflankajn rilatojn kaj pli bone profitigi popolojn de ambaŭ landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree