“Ekonomia premdevigo” estas patentaĵo de Usono
Yu Publikigita: 2023-05-18 09:57:25

Amaskomunikiloj raportis, ke en la Pintkunveno de la Grupo 7 (G7) en Hiroŝimo, Japanio, eble estos publikigita akcesoraĵa dokumento pri "ekonomia sekureco" por reagi al la tiel nomata "ekonomia premdevigo". Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, Wang Wenbin, diris, ke la ĉapelo de "ekonomia premdevigo" estas taŭga por Usono.

La esenco de ekonomia premdevigo estas misuzo de propraj ekonomiaj avantaĝoj por subpremi aliajn landojn, kaj tiurilate Usono havas multajn malbonajn registrojn. Japanio subskribis la "Plazan Interkonsenton" sub la premado de Usono, kaj la franca firmao Alstom estis malorganizita de Usono. Ĉi tiuj estas tipaj kazoj de ekonomia premdevigo de Usono. Usono subpremas ĉinajn altteknologiajn kompaniojn je la preteksto de nacia sekureco. La registaro de Biden promulgis la Leĝon pri Blatoj kaj Scienco kaj la Leĝon pri Redukto de Inflacio, kio plue ekspluatis ekonomian premdevigon, la usonan patentaĵon, kaj estigis oponon de multaj landoj, inkluzive de ĝiaj aliancanoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree