Xi: Ĉina-centraziaj rilatoj kontribuas al paco kaj stabileco de regiono
Yu Publikigita: 2023-05-19 21:39:44

“Kun komunaj klopodoj, ĉina-centraziaj rilatoj injektos fortan pozitivan energion en pacon kaj stabilecon de la regiono,” ĉina prezidanto Xi Jinping diris vendrede en renkontiĝo kun la gazetaro post la sukcesa okazigo de la Ĉina-Centrazia Pintkunveno.

Xi, kun kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev, kirgiza prezidento Sadyr Japarov, taĝika prezidento Emomali Rahmon, turkmena prezidento Serdar Berdimuhamedov kaj uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev, kune renkontiĝis kun la gazetaro.

Xi diris, ke la ses landoj kune subskribis Xi’an-Deklaracion de la Ĉina-Centrazia Pintkunveno, adoptis liston de rezultoj de la pintkunveno kaj desegnis planon pri la estonteca disvolviĝo de ĉina-centraziaj rilatoj.

Li rimarkigis, ke la ses landoj decidis kune labori por trakti defiojn kaj kreskigi pli striktan ĉina-centrazian komunumon kun komuna estonteco. Li aldonis, ke Ĉinio kaj la centr-aziaj landoj firme subtenos unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kiel suvereneco, sendependeco, sekureco kaj teritoria integreco. La centraziaj landoj plene rekonas la signifon de la ĉina vojo al modernigo por la monda disvolviĝo kaj reasertas sian firman promeson pri la principo de unu Ĉinio.

Xi atentigis, ke Ĉinio kaj la centr-aziaj landoj prenos la 10an datrevenon de kunlaboro de la Zono kaj Vojo kiel novan deirpunkton kaj klopodos por konstrui pli bonan sinergion inter disvolvaj strategioj kaj formi novan kunlaboran paradigmon kun altnivela komplementeco kaj reciproka profito.

Li diris, ke ĉiuj partioj rezolute batos ĉiujn formojn de terorismo, separatismo kaj ekstremismo kaj ankaŭ narkotaĵan kontrabandon kaj translandajn organizitajn krimojn, kunigante manojn por fari Centr-Azion senkonflikta kaj daŭre paca. Li aldonis, ke ĉiuj flankoj esprimis subtenon kaj pretecon efektivigi la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, la Tutmondan Sekurecan Iniciaton kaj la Tutmondan Civilizacian Iniciaton.

Xi kaj ŝtatestroj de la kvin centr-aziaj landoj anoncis decidon oficiale komenci la Ĉina-Centrazian Pintkunvenan Mekanismon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree