Laŭ raporto de usona amaskomunikilo Associated Press en la 16a de majo, la usona socia amaskomunikilo YouTube daŭre rekomendas filmetojn pri pafilperforto al infanoj. Lastatempe, esplorinstitucio pri sociaj amaskomunikiloj kreis virtualan konton de 9-jara knabo en la platformo YouTube. Post akcepti la rekomendan fluon de YouTube, la virtuala konto ricevis 382 filmetojn pri pafilperforto en unu monato. Laŭ la enketo, YouTube, unu el la tipaj sociaj amaskomunikiloj en Usono, ne efike malhelpis la disvastigon de pafilperfortaj filmetoj al infanoj. Tiaj filmetoj povas facile konduki infanojn al ekstremismaj perfortkrimoj.