Xi mapis kurson por ĉina-centrazia kunlaboro
Yu Publikigita: 2023-05-19 14:37:10

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede mapis la kurson por ĉina-centrazia kunlaboro en la nova epoko en mejloŝtona pintkunveno kun ŝtatestroj de kvin centr-aziaj landoj.

La Ĉina-Centrazian Pintkunvenon, okazinta de ĵaŭdo ĝis vendredo, ĉeestis kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev, kirgiza prezidento Sadyr Japarov, taĝika prezidento Emomali Rahmon, turkmena prezidento Serdar Berdimuhamedov kaj uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev.

Xi faris ok-punktan proponon, kiu ampleksas plivastigon de ekonomiaj rilatoj, fortigon de kulturaj interŝanĝoj kaj konservadon de regiona paco en sia tonika parolado en la pintkunveno en Xi'an, ĉefurbo de la ĉina nordokcidenta provinco Shaanxi.

Xi diris, ke Ĉinio volas preni la pintkunvenon kiel ŝancon kaj labori strikte kun centr-aziaj landoj por certigi, ke la ĉina-centrazia kunlaboro estu bone planita, efike efektivigita kaj stabile antaŭenigita.

Xi diris, ke por plifortigi kunlaborajn mekanismojn, Ĉinio proponas starigi kunvenajn kaj dialogajn mekanismojn en industrio kaj investo, agrikulturo, transporto, traktado de krizoj, edukado kaj politikpartiaj aferoj. Li diris, ke pli da rimedoj por komerca faciligo estos prenitaj kaj duflankaj investaj interkonsentoj estos ĝisdatigitaj por pliigi komercan kvanton al nova alto.

Xi diris, ke por plibonigi intekonektecon, Ĉinio pliigos translandan vartransportan kvanton, subtenas la starigon de trans-kaspia internacia transporta koridoro, akcelas plibonigon de havenoj, ekspluatas ĉina-eŭropan kargotrajnan nodon, kaj instigas al entreprenoj starigi transmarajn magazenojn en centr-aziaj landoj.

Koncerne kunlaboron pri energio, Ĉinio proponas starigi ĉina-centrazian energi-ekspluatan partnerecon, akceli la konstruadon de la Linio D de la ĉina-centrazia naturgasa pipelino, pliigi komercon de nafto kaj gaso, disvolvi energikunlaboron tra la industria ĉeno kaj akceli kunlaboron en nova energio kaj paca utiligo de nuklea energio.

Xi diris, ke Ĉinio volas antaŭenigi verdan novigan kunlaboron kun centr-aziaj landoj. Li citis traktadon de grundo, akvoŝiparan irigacion kaj la starigon de altteknologiaj entreprenoj kaj informteknologiaj parkoj en CentrAzio.

Xi diris, ke por plifortigi disvolvan kapablon, Ĉinio ellaboros planojn pri kunlaboro kun centr-aziaj landoj por redukti malriĉecon per scienco kaj teknologio, kaj ke kompanioj financitaj de ĉinoj estos instigitaj krei pli da lokaj laborpostenoj. Ĉinio liveros 26 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 3,72 miliardojn da usonaj dolaroj) da financada subteno kaj senpagan helpon al centr-aziaj landoj.

Rilate kulturajn interŝanĝojn, Xi diris, ke Ĉinio invitos centr-aziajn landojn partopreni en la programo Kultura Silkvojo, konstruos pli tradiciajn medicinajn centrojn kaj antaŭenigos la komencon de specialaj trajnoj por kultura turismo.

Xi emfazis, ke Ĉinio pretas helpi al centr-aziaj landoj plifortigi siajn kapablojn en leĝplenumo, sekureco kaj defendo por protekti regionan pacon. Li diris, ke klopodoj devas esti faritaj ankaŭ por utiligi la kunordigan mekanismon inter la najbaroj de Afganio kaj kune antaŭenigi pacon kaj rekonstruon en Afganio.

Xi diris, ke Ĉinio volas plifortigi interŝanĝojn kun centr-aziaj landoj en modernigaj konceptoj kaj praktiko, sinergiigi disvolvajn strategiojn kaj fari komunajn klopodojn por antaŭenigi modernigon de la ses landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree