Peng Liyuan kaj edzinoj de centr-aziaj ŝtatestroj vizitis historian teatron
Yu Publikigita: 2023-05-19 22:10:07

Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, vendrede matene invitis la unuajn sinjorinojn de Kirgizio kaj Uzbekio viziti la historian Yisushe-teatron en Xi'an, ĉefurbo de la ĉina nordokcidenta provinco Shaanxi.

La gastoj estis Aigul Japarova, edzino de kirgiza prezidento Sadyr Japarov, kaj Ziroatkhon Mirziyoyeva, edzino de uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev.

Japarov kaj Mirziyoyev estis en Xi'an por la Ĉina-Centrazia Pintkunveno, kiu finiĝis vendrede.

Peng unue kondukis siajn gastojn al Qinqiang-a Operarta Muzeo en la Yisushe-a Teatra Kultura Bloko, kie ili rigardis delikatajn objektojn ligitajn al la popola opero.

Ili haltis antaŭ murpentraĵo, detale rigardante kiel lokaj muzikistoj ludis kune kun siaj egaluloj el la okcidentaj regionoj en la dinastio Tang (618-907). Ili estis informitaj pri la populareco de Qinqiang en Ĉinio.

Peng kaj ŝiaj gastoj ankaŭ provis fari ombroteatron en ekspozicia halo kaj parolis kun veteranaj artistoj de la popola arto.

En la Yisushe-Teatro, ili spektis klasikan Qinqiang -prezentadon.

Peng diris, ke Ĉinio volas plifortigi kulturajn interŝanĝojn kaj kunlaboron kun centr-aziaj landoj kaj antaŭenigi reciprokan komprenon kaj amikecon inter popoloj.

Japarova kaj Mirziyoyeva diris, ke ili sentas, ke la Silka Vojo konektis la kulturojn de Centra Azio kaj Ĉinio. Ili atendis, ke ambaŭ flankoj profundigos  interhomajn interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree