Kiu provinco posedas la plej ampleksan topografian tipon en Ĉinio?
Mirinda Publikigita: 2023-05-19 10:21:25

En tiu ĉina provinco, ekzistas montregiono, teramaso, baseno, ebenaĵo, steparo, maro. Tie troviĝas la plej pitoreska kaj grandioza parto de la Granda Muro.

Tie troviĝas la urbo de estonteco kun miljara plano.

Ĝi estas Hebei, Hebei sitas en norda Ĉinio, norde proksimiĝas al la mono Yanshan, sude vizaĝas al la Flava Rivero, interne ĉirkaŭas Pekinon kaj Tianjin kaj ekstere estas ĉirkaŭata de la maro Bohai.

En la geografia lernolibro de lernantoj, estas skribita: La provinco Hebei estas la ununura provinco kun steparo, maro, dezerto, lago, altebenaĵo ebenaĵo, monto, arbaro kaj estas  geografia miniaturo de la lando.

Kion Hebei havas? Antikvaj urboj

La antikva urbo Handan estis ĉefurbo de regno Zhao, unu el la industria kaj komerca centro de periodo de Militantaj Reginoj ( 475—221 a.K.). Ĝi estas urbo de kvarideografiaĵa idiotismo, pli ol mil idiotismoj rilatas kun Handan.

Xingtai iam estis ĉefurbo de dinastio Shang, ĝi havas pli ol 3 500 jarojn kaj estas la unua urbo en la historio de norda Ĉinio. 

Yanxiadu (Yi-gubernio nuna) estas la plej granda urba ruino de Militantaj Reginoj ( 475—221 a.K.) kaj estis taksita kiel unu el 100 arkeologiaj trovoj en la 20a jarcento. 

Shijiangzhuang estas ĉefurbo de la provinco Hebei, tie troviĝas Xibaipo, naskita lito de la nova respubliko de Ĉinio kaj konata antikva ponto Zhaozhou-ponto skribita en la lernolibro de elementa lernejo. 

Cangzhou, iama norda startpunkto de la Mara Silka Vojo en la historio estas grava havena urbo en norda landparto. La haveno Huanghua, kiel unu el konataj internaciaj havenoj, estas unika haveno en gubernio. 

La nova distrikto Xiong’an, kiu estis fondita antaŭ 6 jaroj kreskis al la “urbo de estonteco” kun areo de 1770 km2. Per interurba fervojo, mi povas viziti Xiong’an el Pekino per trajno 50 minutojn kaj de la internacia flughaveno Daxing al Xiong’an necesas nur 19 minutoj. 

Hebei ankaŭ havas riĉaj dialektojn. Ekzemple la homoj de Qinhuangdao parolas simile al homoj en nordorienta landparto, Langfang-anoj parolas kiel ni pekinanoj, la homoj de Zhangjiakou parolas dialekton similan al Shanxi-provinco kaj Hengshui havas dialekton similan al tiu de Shandong-provinco. La mandarina ĉino konata de vi venas el “hejmloko de mandarino” Chengde. Do se vi vizitos Hebei, vi povas unue iri al Chengde. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree