Xi sendis gratulon al Jakov Milatovic pro lia enoficiĝo kiel montenegra prezidento
Ĝoja Publikigita: 2023-05-20 19:13:08

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate sendis mesaĝon al Jakov Milatovic gratulante lin pro lia enoficiĝo kiel montenegra prezidento.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Montenegro ĉiam respektas kaj fidas unu la alian, rilatas egale, ankaŭ la du popoloj aprezas kaj respektas unu la alian. "Mi alte atentas la disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Montenegro, volas klopodi kun prezidento Jakov Milatovic por heredi kaj plivastigi la profundan amikecon inter la du landoj, fortigi interŝanĝojn de ŝtatregaj spertoj, komune gvidi la dulandajn rilatojn disvolviĝi kontinue kaj pli bone doni bonon al la du popoloj."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree